ĈIELO DE LA VERO

 

Stanislav Aidinian

 

НЕБО ИСТИНЫ

 

Dum la paĝoj ĉirkaŭŝvebadis portate de la vento, mi rigardis kiel la Suno trabruladis iliajn randojn kvazaŭ en iu kosma ludo neatingebla. Mire observis min kiel la sunradioj brulboris nigrajn truojn en la blanka papero kaj subite komprenis, ke la Suno neniomigas la erarojn. Unu el la folioj preterflugis min ‒ sur li fumadis skribita linio: “la neŝanĝebla vero”. Mi etendis la manon kaj retenis ĝin enaere, tamen ne sukcesis kapti, tiom malvarmega estis ĝi je la tuŝo. Frostbruliĝinte, mi reellasis ĝin en la venton, kaj ĝi suprenflugis simile al IKARO en la aeran fluon kiu ŝvebigis ĝin al la Suno. Sur la folio ekfulmis la linio pri la neŝanĝebla vero kaj… forbruliĝis… La folio glaciece brilante ĉe la randoj komencis malsupreniĝi al la altera vojo. Ĝi iĝis blanke pura kiel kolomba plumo kirle faletanta. Kaj la malvarma paperfolio brilante per sia praa pureco kuŝiĝis antaŭ miaj lacaj piedoj, kiuj dum jarcentoj vagadis serĉante neŝanĝeblan veron. Nur tiam, sub la piedoj, mi vidis en la senskriba folio ‒ kvazaŭ enspegule ‒ la Ĉielon.

Перевод на эсперанто Енока Лазьяна