POSTIRANTOJ

 

Stanislav Aidinian

 

СЛЕДОМ ИДУЩИЕ

 

legendo

 

 

Jam pluan jaron ni sencede postiris lin. La malsato kaj laceco postrampis nin, bildiĝante en niaj spurfosetoj, sur kiuj jam tiom da fojoj leviĝis kaj malleviĝis la lumigiloj. Multaj volis deturniĝi de la pado, forkuri, ne plu reveni, sed foririntaj nokte reaperadis kulpmiene, sinmalame pro la nepovo forlasi nin. Sed li — pura kaj luma kiel la unua marlarmo, marŝis facilflugile, kaj lia vojo estis vere supertera ŝvebo… Foje ŝajnis al ni, ke li eĉ ne konsciis, ke ni malicaj kaj malamantaj ĉu la vojon, ĉu unu la alian, kontraŭvole sekvas lin sur lia pado.

Sed lia vojo irigis al la Suno, ĉu traarbare li marŝis, ĉu supermontare aŭ transrivere. Ni tamen? Ĉie ajn ni restis enombre… Kaj ni interkverelis pro la lumo forŝirante ĝin unu de la alia, tamen la lumo forflugadis nekaptite, nemakulite per nia sango, la lumo ŝvebis super li, super lia hela ombro. Kaj tiam la teruro kaptadis nin: ĉu ne fantomon ni postiras forlogite de la malica dezertsonĝo? Sed ni denove ekvidadis lin kaj kontraŭvole postiradis. Jen venis tago, kaj io okazis. La suno ne leviĝis, la nokto daŭris. Nur la hela ombro montris la vojon sub la ĉielkupolo densiĝinta super nin. La vojo kondukis nin pli kaj pli supren, sed kelkaj el ni diris ke ni malsupreniĝas, kaj la timo ekis vizitadi tiujn, kiuj ankoraŭ ne mallernis la strangan mondan arton timi… Jen lia paŝo iĝis senharmonia, kaj la lumo malpliheliĝis, liaj genuoj fleksiĝis, blankbirde flugis lia lumo supren kaj for al la suno nevidebla, kaj li — ĵus marŝinta antaŭ ni — restis kuŝi kiel malplena hela supervolvaĵo sur la senluma vojo. Teruriĝinte, ni staris antaŭ tio, kio restis post li surtere, kaj lia lumo malheliĝis supreniĝante, foriĝante kaj transestante en solan stelon sur la ĉielnigro. Unu el ni levis sian faŭkon al la superkapa nigro. En la timiga malpleno larmoj ekfluis sur la distaŭzitan felon, kaj nia orfa hululo traŝiris la silenton…

Перевод на эсперанто Енока Лазьяна